Interview

E-P: Kiel vi malkovris esperanton?

JN: Mi unue aŭdis pri Esperanto en la mezlerlernejo, kie nia instruistino pri la angla lernigis ĝin. Poste mi lernis per lernu.net. Laŭ mi tiu lingvo malfermas multe da artaj eblecoj sen paroli pri la avantaĝoj.

EP: Kio alkondukis vin verki «Eble lunlumas»?

JN: Mi volis ekspluati la artan potencialon de Esperanto. Hiaj sonoroj, supersignoj kaj malkomunuzo por la ne-esperantistoj povas ŝajni enigma kaj eĉ mistika. Tiu aspekto konformiĝas kun la fantasta universo de la historio.

EP: Tiu ne estas komuna speco de libro. Kial vi elektis tiun formon kun kuntekstetoj kaj fotoj?

JN: Kinoarto kaj fotografo ĉiam altiris min. Mi konsideras tiun libroformon pli senmova ol filmo sed ĉiam kun vida dimensio kaj pli kompleta aŭ daŭra ol fotoj. Fakte ĝi estas kiel sintezo de filmo kaj romano, estas ambaŭe bildoj kaj verkita rakonto. Ŝajnas, ke oni elektis pecetojn de filmobobeno, nur la decidajn momentojn por la historio, kaj aldonis specon de priskribo.

EP: Kiel vi elektis enmeti anglan kaj francajn tradukojn?

JN: «Eble lunlumas» celas ne nur esperantistojn, sed ankaŭ homojn, kiuj ne konas tiun lingvon. La teksto ne estas malfacila, tiel ĉiuj povas kompreni la historion. Komencantoj povas helpi sin kun la tradukoj, dum komencintoj povas eĉ diveni la vortosignifon dank'al la kuntekstetoj kaj fotoj. Plie mi nepre aldonos aliajn lingvojn sur mia retejo.

EP: Kie troveblas via libro?

JN : Oni povas ĝin aĉeti ĉe mia retejo juliennicolas.com, en kelkaj librovendejoj (ekz. en Gap ĉe Davagnier), ĉe amazon.fr kaj en la libroservo de UEA.

EP: Ĉu vi planas verki alia(j)n libro(j)n ?

JN : Jes , mi pensas verki pri fontano,kiu sonĝas .Mi eble pli koncentriĝos ĉe la fotoj kaj ludoj pri fluidoj,uzante akvon kaj fajron . Pri "Eble lunlumas" ,estas ekzpozicio de fotoj, kie mi prezentas, kiel mi verkis la libron . Se vi ŝatas prezenti ĝin, demandu min .

EP: Ni dankas kaj bondeziras sukceson.

 

Esperanto Provence #83 2010/2011

Comments

from bichara the Tue, 10 Jul 2012 02:08:53 +0200

Mi ĝojas ke la lingvo ekplaĉis al vi Se vi volas iorteknmuniki kun rusaj esperantistoj, vi povas trovi ilin en vKontakte (tie ekzistas kelkaj grupoj de esperantistoj) kaj ankaŭ en la ĉefa rusa esperanta paĝaro e-novosti.info ) Bonvenon en nia ankoraŭ malgranda ĉirklo de samideanoj!







Newsletter